Komence de julio la ĉuvaŝa vikipedio
cv.wikipedia.org superis 10 mil artikolojn. Nun ĝi estas en 79a loko, inter la malaja kaj taĝika lingvoj. Entute la vikipedio havas 267 lingvojn, prezentitajn en tiu ĉi libera enciklopedio, kaj 13 el ili estas tjurkaj lingvoj. La plej granda estas la turka kun ĉirkaŭ 133 mil artikoloj. La tatara havas iom pli ol 4 mil artikolojn.